PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
Premio por Bronisław Geremek
26.10.2006
Profesoro Bronisław Geremek fariĝis laŭreato de la premio de Marion Doenhoff pro la kontribuo al la internacia interkompreniĝo kaj interpaciĝo kaj pro la aktivadoj en la demokrata opozicio. La premion atribuas la germana Fondaĵo de Marion Doenhoff kaj fondaĵo de la semajnrevuo „Die Zeit”...
Aleksandr Milinkiewicz distingita
26.10.2006
La gvidanto de la belorusa opozicio Aleksandr Milinkiewicz fariĝis laŭreato de la prestiĝa premio de Andreij Sacharow...
Poloj helpas...
26.10.2006
Poloj volonte helpas al personoj ekskluditaj socie. Tio rezultas el la lasta opinisondado de Pentor-instituto. Laŭ profesorino Ewa Leś el la Varsovia Universitato iu el la plej bonaj manieroj helpi al tiuj personoj estas establi sociajn kooperativojn...
Veterinformo
26.10.2006
Ĵaŭde en Pollando estas serene, nur en la noda kaj okcidenta partoj de la lando paseme povas nubiĝi kaj pluvi...
Renkonto en la prezidenta palaco
25.10.2006
En la prezidenta palaco okazis la ĉiujara renkonto de la pola prezidento, Lech Kaczyński kun la ambasadoroj de Pola Respubliko oficantaj en la eŭropuniaj ŝtatoj. Por la interparoloj estis invititaj ankaŭ polaj ambasadoroj en Bulgarujo kaj Rumanujo. Tiuj ĉi landoj mebriĝos en la Unio jam post du monatoj. La temo de la debato, kiun partoprenis la pola ministro por la eksterlandaj aferoj Anna Fotyga, estis interalie la neformala eŭropunia pintrenkonto en la finna Lahti.
Depozicio de Lech Kaczyński
25.10.2006
Prezidento Lech Kaczyński depoziciis en la juĝproceso kontraŭ eksan oficiron de la Sekurecservo kaj poste de la Oficejo por Ŝtat-Protekto, Jan Lesiak. Lesiak estas akuzita pro la invigilado de la opozicio, inkluzive de la dekstrularo, en la 90-aj jaroj. La priaŭskulto de la prezidento estis malkaŝa. La tribunalo konstatis, ke de la tuta depoziciado de Lech Kaczyński estis forprenita kaŝiteco, ĉar la punproceso observas la principon de malkaŝiteco.
Debatoj de la Sejmo
25.10.2006
La Sejmo inaŭguris la tritagan kunsidon. Dum la unua laŭtprezento la parlamento traktas la leĝprojekton ebligontan al la prezidento publikigi la raporton pri la likvido de la Militistaj Inform-Servoj. La deputitoj okupiĝos ankaŭ pri leĝprojekto de Ligo de Polaj Familioj. Ĝi celas la konstitucian difinon de la protekto de la homa vivo ekde la koncipiĝo. La temo de la debatoj estas ankaŭ la imposto-ŝanĝoj, kiuj ekvalidos venontjare.
Evoluanta pola mastrumado
25.10.2006
El la donitaĵoj de la Ĉefa Statistika Oficejo rezultas, ke la pola mastrumado evoluas bone. Ĝia kresko en la tria jarkvarono similos al la rezultoj en la dua jarkvarono, t.e. al 5,5 procentoj. En iuj sektoroj – kiel en la konstruado, podetala komerco, transporto kaj komunikado – la rezultoj estos ankoraŭ pli bonaj. Precizajn donitaĵojn la Oficejo publikigos komence de novembro.
Profesoro Mariusz Ratajczak premiita
25.10.2006
Profesoro Mariusz Ratajczak fariĝis laŭreato de la Premio de la Fondaĵo de Pola Scienco 2006 en la sfero de biologio kaj scienco. La Fondaĵo distingis lin pro la malkovro de ĉeloj funkciece similaj al la originaj embrio-ĉeloj en ostmedolo kaj en funiklosango. Sian sciencan aktivadon profesoro Ratajczak realigas en Pollando kaj en Usono.
Poŝtmarko memoriganta la eventojn en la minejo "Wujek"
25.10.2006
Poŝtmarkon memorigantan la 25-a datrevenon de la pacigo de la minejo „Wujek” en Katowice planas emisii la Pola Poŝto. La 16-an de decembro en la 1981-a jaro, komence de la tiam proklamita milita stato la milico pafmortigis en la minejo 9 ministojn. Al la Pola Poŝto turnis sin kun ĉikoncerna petpostulo la sindikato „Solidareco” el la regiono de Dąbrowa Górnicza.
Teatro-festivalo "Renkontoj 2006"
25.10.2006
Kadre de la Internacia Teatro-Festivalo „Renkontoj 2006” du spektaklojn prezentos en Varsovio teatrogrupo „Mehr Teatre Group” el Irano. Laŭ la art-direktoro de la festivalo Piotr Cieślak „valoras ĝui la spektalojn por konvinkiĝi, ke en malmulte konataj regionoj de la mondo, de kie plej ofte alvenas alarmigaj informoj kaj terurigaj bildoj, ankaŭ aktivas teatrogrupoj kaj kreas elstaraj artistoj, kiel Amir Reza Koohestani el Irano”. Dum la festivalo prezentiĝos krome grupoj el multaj aliaj landoj, kiel el Francio, Usono, Svislando kaj Israelo.
Veterinformo
25.10.2006
Merkrede nur en Pomerio kaj en Wielkopolska-provinco nubeco estas granda kun lokaj pluvoj. En la ceteraj landregionoj estas serene. La temperaturoj varias inter 14 kaj 21 gradoj. Ventoj estas moderaj, en la norda okcidento sufiĉe fortaj kaj ŝiraj, sud-okcidentaj.
Marŝaloj de Sejmo kaj Senato en Budapeŝto
24.10.2006
Per meto de florkronoj en la tombejo Koeztemetoe, kie oni sepultis plurajn viktimojn de la hungara revolucio, komencis sian unutagan viziton en ĉi tiu urbo la marŝaloj de la pola Sejmo, Marek Jurek, kaj Senato, Bogdan Borusewicz...
Pri pola malplimulto en Belorusujo
24.10.2006
Problemoj de la pola malplimulto en Belorusujo estis ĉefaj temoj de la renkonto inter la ministro por la eksterlandaj aferoj Anna Fotyga kaj la ĉefo de la Asocio de Poloj en Belorusujo, Anĝelika Borys...
Enmanigo de profesoraj nomumoj
24.10.2006
En Pollando necesas grave plivastigi kunlaboron inter la industrio kaj scienco, deklaris prezidento Lech Kaczyński dum solena enmanigo de profesoraj nomumoj en Varsovio...
Registaro volas simpligi publikajn mendojn
24.10.2006
La registaro akceptis amendoprojekton de leĝo pri publikaj mendoj. Laŭ ĉefministro Jarosław Kaczyński ĝia celo estas simpligi procedojn ligitajn kun aŭkcioj, kaj sekve plirapidigi investaĵojn...
«
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij