PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
Registaro volas simpligi publikajn mendojn
24.10.2006
La registaro akceptis amendoprojekton de leĝo pri publikaj mendoj. Laŭ ĉefministro Jarosław Kaczyński ĝia celo estas simpligi procedojn ligitajn kun aŭkcioj, kaj sekve plirapidigi investaĵojn...
Poloj eksterlande bezonas laborkodan scion
24.10.2006
Pledanto por la Civitanaj Rajtoj, profesoro Janusz Kochanowski, opinias necesa organizi leĝan laborkodan prizorgon por polaj civitanoj laborantaj eksterlande.
Elmigrintoj helpas al sia eksa lernejo
24.10.2006
Kvindek tekokomputilojn ricevis el Usono elementa lernejo en la loko Lisków en la poznana regiono. La donacintoj estas iamaj lernantoj, vivantaj nun eksterlande...
Wieniawski-konkurso atingis finalon
24.10.2006
Kvin poloj kvalifikiĝis al la finala etapo de la Internacia Violonluda Konkurso je la nomo de Henryk Wieniawski en Poznano...
Veterinformo
24.10.2006
Marde en Pollando regas modera aŭ granda nubiĝo. Loke pluvas...
50-a datreveno de la hungara insurekcio
23.10.2006
En la hungara parlamento finiĝis la oficialaj solenaĵoj de la 50-a datreveno de la hungara insurekcio. La prezidentoj de 18 ŝtatoj, reprezentantoj de reĝo-familioj kaj du ĉefministroj, inkluzive de la prezidantoj de la Eŭropa Komisiono kaj de NATO subskribis en Budapeŝto Deklaracion de Libereco. Pollandon reprezentis prezidento Lech Kaczyński. Kiel substrekis en siaj paroladoj la hungara kabinetestro Ferenc Gyurcsanyi kaj la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jose Barroso la revolucio-1956 signifis la batalon por demokratio kaj libereco.
Porokazaj solenaĵoj en Varsovio
23.10.2006
Ankaŭ en Varsovio daŭras porokazaj solenaĵoj, memorindigantaj la tragikajn sangoverŝajn eventojn en Hungario sufokitajn de la sovetuniaj trupoj. Antaŭ la varsovia urbodomo estis solene hisitaj flagoj de Pollando kaj Hungario. En la Varsovia Universitato okazis scienca sesio titolita „La insurekcio de Espero 1956”. La subtenon de poloj por la hungara elano bildigas la malfermita subĉiela ekspozicio „Varsovio – Budapeŝto 1956”.
La primaso de Hungario kardinalo Peter Erdo pri la pola helpo
23.10.2006
La primaso de Hungario kardinalo Peter Erdo en intervjuo por Pola Radio dankis al Pollando pro la helpo donita al lia nacio en la 1956-a jaro. Li substrekis, ke la eksploddatreveno de la insurekcio vekas ĉe hungaroj sentojn de dankemo, solidareco kaj frateco rilate al poloj. „Ni memoras, ke la insurekcio en Budapeŝto eksplodis rekte sub la influo de la eventoj okazintaj en Poznano. Nia malgranda nacio kun aparta lingvo estis tragike spertita. Kontraŭ nin agresis grandega forto el Oriento. Ni sentis nin solecaj. Tiam alvenis granda helpo el Pollando – multe da necesa sango kaj vestaĵoj. Ĉi tiu helpo signifis por ni eksterordinaran valoron”.
Polaj muzikistoj koncertas en Budapeŝto
23.10.2006
Al Budapeŝto forveturis la Nacia Simfonia Orkestro de Pola Radio en Katowice por partopreni tie la solenaĵojn de la 50-a eksploddatreveno de la hungara insurekcio. Marde la orkestro prezentiĝos dum solena koncerto direktita de Łukasz Borowicz. En ĝia programo troviĝas la komponaĵo de Artur Malawski „Hungaria 1956” kaj ankaŭ muziko de Lutosławski, Penderecki kaj Kilar. La patronecon super la aranĝo transprenis la prezidentoj de Pollando kaj Hungario.Cforveturis la Nacia Simfonia Orkestro de Pola Radio en Katowice por partopreni tie la solenaĵojn de la 50-a eksploddatreveno de la hungara insurekcio. Marde la orkestro prezentiĝos dum solena koncerto direktita de Łukasz Borowicz.
Kanada ministro vizite en Pollando
23.10.2006
Por dutaga laborvizito venas lunde al Pollando la ministro por la eksterlandaj aferoj de Kanado Peter G.MacKay. La programo de lia vizito antaŭvidas interalie la interparolojn kun la pola samrangulo – ministro Anna Fotyga. Ilia temo estos la internacia sekureco kaj la duflankaj rilatoj. Estos proparolataj ankaŭ la transatlantikaj rilatoj, inkluzive la kunlaboron de Pollando kaj Kanado kadre de NATO, kaj la kunlaboron inter la Eŭropa Unio kaj Kanado.
Artistoj omaĝe al Johano Paŭlo la Dua
23.10.2006
Komuna preĝo favore al beatigo de la Papo-polo finis la koncerton „Artistoj omaĝe al Johano Paŭlo la Dua”, kiu okazis en la vatikana filharmonio. Ĝi estis ero de la jubileaj solenaĵoj de la 25-jariĝo de la Fondaĵo de Johano Paŭlo la Dua. Partoprenis ĝin artistoj el la tuta mondo. Krom la ŝatataj de la pola Papo melodioj aŭdiĝis ankaŭ verkoj komponitaj speciale por Johano Paŭlo la Dua. La solenaĵoj finiĝis lunde per speciala aŭdienco ĉe Benedikto la 16-a.
Festo de muzulmanoj
23.10.2006
La konfesantoj de islamo en Pollando inaŭguris lunde la la tritagan feston Ramadan Bajram, kiu finas la unumonatan fastoperiodon. Ĝi komenciĝis per la matenaj preĝoj en moskeoj. La bondezirojn okaze de Ramadan Bajran direktis al ĉiuj muzulmanoj la muftio de Pola Respubliko Tomasz Miśkiewicz.
Violonista Konkurso en Poznano
23.10.2006
Lundo estas la lasta tago de la eliminadoj dum la tria etapo de la Violonista Konkurso de Henryk Wieniawski okazanta en Poznano. Vespere estos konataj la nomoj de ok junaj virtuozoj, kiuj kvalifikiĝas al finalo.
Veterinformo
23.10.2006
Lunde en Pollando estas serene. Nur en la nord-okcidento estas nubece kun lokaj pluvoj. La temperaturoj tangas inter 15 kaj 20 gradoj. Ventoj estas moderaj, sud-okcidentaj kaj sudaj.
Unia pintrenkonto en Lahti
20.10.2006
En Lahti vendrede estis inaŭgurita la unutaga neformala pintrenkonto de la Eŭropa Unio, dediĉita ĉefe al la energetika temaro...
100 tagoj de la pola registaro
20.10.2006
Vendrede la pola kabinetestro Jarosław Kaczyński sumigis la 100-tagan oficadon de sia kabineto. Li certigis, ke ĝi realigas la programon de solidara Pollando, kvankam ĝi funkcias en malfacilaj kondiĉoj. Ĉefministro Kaczyński atentigis, ke malgraŭ sukcesoj ankoraŭ multaj taskoj plenumendas....
«
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij