Pasintsemajne Barbara Pietrzak en ĉi tiu rubriko interparolis kun pola veterana esperantisto, Zdzisław Glajcar, kiu festis antaŭnelonge la 70-jariĝon de sia esperantistiĝo. Aparta solenaĵo okazis dum la sesio de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz. Dum la sama solenaĵo diplomon lige kun la 50-jariĝo de sia esperantisteco, ricevis Andrzej Grębowski, kiu hodiaŭ estas la gasto de Barbara Pietrzak.