Marde la 28-an de februaro en la varsovia palaceto de la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj okazis gazetara konferenco, inaŭguranta la solenaĵojn de la 70-jariĝo de Radio Polonia. Partoprenis ĝin reprezentantoj de la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj, la prezidantoj de la Pola Radio kaj de Radio Polonia, niaj rektaj direktoroj, invititaj gastoj kaj ĵurnalistoj. Ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de WRN, dank’al kiu la programoj de Radio Polonia estas aŭskulteblaj tutmonde. Jen nia sonraporto pri tiu ĉi evento kadre de la nunsemajna rubriko „Homoj kaj Problemoj”.