Pola Radio daŭrigas la esperantlingvan E-elsendon. Venis tempo por nia rubriko „Homoj kaj problemoj”, por kiu invitas vin ĉi-semajne Barbara Pietrzak kun sia antaŭmikrofona gasto. Temas pri d-ro Josef Reinvart el la Slovaka Ministerio por la Eksterlandaj aferoj, la estro de la lingva sekcio en la kontaktoj de Slovakio kun la Eŭropa Unio.