• Kuntekste de radiojubileoj interparolas geredaktoroj Barbara Pietrzak kaj Andrzej Pettyn
  • Audio3.05 MB
  • 28.04.2006
La marda solena koncerto en la radia koncerta studio de Witold Lutosławski – la 25-an de aprilo nunjare - lige kun la 70-jariĝo de Radio Polonia estis la okazo por ke fin-fine multaj eksaj radiolaborantoj renkontiĝu kun la aktualaj en agrabla kaj solena etoso. Renkontiĝis ankaŭ geredaktoroj Barbara Pietrzak kaj Andrzej Pettyn, kiuj nun retrigarde interparolas ia. pri tiu ĉi aparta vespero. Andreo laŭlegas krome leteron de la pola prezidento, Lech Kaczyński direktitan en la kunteksto de la 70-jariĝo de la Poreksterlanda Programo de Pola Radio. Li ankaŭ prezentas dankmesaĝon de la prezidanto de la kompanio Polskie Radio SA, Andrzej Siezieniewski.