• Nia gasto: Paŭlo Moĵajev kaj lia KD "Pluke-Traduke"
  • Audio3.29 MB
  • 19.05.2006
Jam antaŭ kelka tempo, dum la aŭtuna kultura E-aranĝo en Pollando, ARKONES ni renkontiĝis kun interesa ukraina kantanta esperantisto, cetere aŭskultanto de niaj E-elsendoj, Paŭlo Moĵajev. La aranĝo estis por Barbara Pietrzak bona okazo inviti lin antaŭ nian gastmikrofonon interalie por iom paroli pri lia unua kompakta disko „Pluke-Traduke”.