• Pri la stato de la Tombo de d-ro L. Zamenhof kun P. Szpilman
  • Audio884.8 KB
  • 22.05.2006
Post la 1-a de aprilo 2006 komencis veni al la E-Redakcio de Pola Radio demandoj pri la stato de la tombo de d-ro Ludoviko Zamenhof en la Juda Tombejo en Varsovio. Iuj esperantistoj aŭdacis abomenan pseŭdoŝercon pri ĝia eksplodigo. Pro daŭraj demandoj ni decidis per mallonga interparolo kun la direktoro de la varsovia Juda Tombejo en Varsovio, s-ro Przemysław Szpilman doni publike definitivan respondon.