Jam antaŭ unu jaro en nia programo aŭdiĝis interparolo kun nia malnova, fidela aŭskultanto, Tadeo Nowak. Dank’ al li nia redakcio povis gasti dum la grava pasintjara evento, la 100-a datreveno de la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo ĉe Maro. La jubilea jaro estis ankaŭ la okazo renkonttiĝi kun li antaŭ nia mikrofono. Nunjare fruprintempe venis la malĝojiga informo pri lia forpaso. Sed la memoro pri li ne malaperas, ne nur ĉe ni, sed ankaŭ ĉe la francaj esperantistoj. La plej proksiman sabaton [la 24-an de junio] aparte omaĝos lian memoron E-geamikoj en Arras.