• E-Familio de William Rowe, liaj familianoj kaj amikoj el Oomoto p. 1
  • Audio4.5 MB
  • 20.07.2006
La 7-an kaj 14-an de julio 2006 en nia programo aŭdiĝis la sonregistro pri iu eksterordinara renkontiĝo, eblas diri - historia, ĉar surbendigita dum la Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. La ampleksa intervjuo kun tre interesa E-familio longe atendis la emision pro la teknika nivelo de la surbendigo, kion kaŭzis difektita mikrofono. Bonŝance oni sukcesis plibonigi la sonkvaliton kaj jen la antaŭmikrofonaj gastoj de Barbara Pietrzak: s-ro William Rowe, lia filo Karlo kun la edzino, kaj amikoj el Oomoto.