• La antaŭmikrofona florenca renkontiĝo kun Gian Carlo Fighiera
  • Audio3.4 MB
  • 15.08.2006
La vivhistorio de Gian Carlo Fighiera, iu el la eksaj KKS-oj estas strikte ligita kun la E-historio movada kaj persona. La lasta Universala Kongreso estis aparta okazo por tion emfazi. En Florenco ni honoris lin kiel la lanĉinton de la Internaciaj Infanaj Kongresetoj, kiuj ĉi-jare notis sian 50-jariĝon. En la daŭro de tiu ĉi kongreso nia memoro iris ankaŭ al la figuro de lia edzino, Ada Fighiera-Sikorska, kies 10-mortodatreveno pasis la 7-an de aŭgusto. Pri ŝi – aktivulino de la pola kaj la internacia E-movado - memorigis ankaŭ la nomo de iu el la kongresaj salonoj, tiu de la Gazetara Servo. Kompreneble Barbara Pietrzak ne preterlasis la okazon renkontiĝi antaŭ nia mikrofono.