• Kun prof. Carlo Minnaja pri la studotago en Florenco
  • Audio4.77 MB
  • 25.08.2006
Jam la unua numero de la kongresa kuriero „Florenca Lilio” unuapaĝe dediĉis la atenton al la okazinta rekte antaŭ la kongreso studotago en la Beletra Akultato de la Florenca Universitato „Vojoj de interlingvistiko: ekde Bruno Migliorini ĝis hodiaŭ”. Tiu ĉi aranĝo organizita de la Akademio de Esperanto, la Akademio della Crusca, la Universitato de Florenco kaj Akademio Internacia de la Sciencoj Sanmarino estis la temo de la interparolo de Barbara Pietrzak kun profesoro Carlo Minnaja.