• Pri situacio de partneraj paroj kun J. Wells
  • 15.10.2006
En la ĵusaj tagoj la pola gazetaro notis la 5-jariĝon de la organizaĵo „Kontraŭ la Homofonio”. En enketo publikigita de la ĵaŭda „Życie Warszawy” ĉiu deka respondinto notis, ke la situacio de la seksaj malplimultoj en Pollando pliboniĝis, kvankam pli ol la duono ne rimarkis ŝanĝojn. Temis pri opiniesploro farita de la firmao „Mareco Polska”. En ampleksa intervjuo por la vendreda “Rzeczpospolita” ankaŭ la pola prezidento esprimis sian starpunkton pri la samseksa medio en nia lando. Do temas pri aferoj amplekse diskutataj en nia lando.
Kiel la situacio de partneraj paroj aspektas en Britujo kaj ĝenerale en laokcidenta Eŭropo Barbara Pietrzak interparolas kun sia antaŭmikrofona gasto.