Kadre de nia rubriko „Homoj kaj Problemoj” nia gasto estas konata itala esperantisto Ranieri CLERICI, kiun ni renkontis dum la ĉi-jara ARKONES en Poznano. Tiu renkonto estis la preteksto por paroli pri la interlingvistika lekciaro, kiun li partoprenas ĉe Adam Mickiewicz-Universitato. Ni interparolas krome pri lia kontribuo al la kultura programo de la nunjara Arkones, ia. pri lia diskutinstiga prelego „Lingva egalrajteco, lingvaj rajtoj, lingvaj hom-rajtoj"...