• Arkiva intervjuo kun William Auld
  • Audio6 MB
  • 05.11.2006
Vendrede, la 03-an de novembro 2006 nian rubrikon „Homoj kaj Problemoj” dediĉas al la memoro de la forpasinta nunjare elstara esperantista verkisto, William Auld. Kadre de la programo ni prezentas la arkivan interparolon de Barbara Pietrzak, faritan okaze de lia estado dum la Jubilea Kongreso en Varsovio. Ni citas ankaŭ fragmente el la intervjuo, kiun kun William Auld faris Aleksandr Korĵenkov post la proklamo de la elstara E-verkisto „Esperantisto de la Jaro 1998”. Tiu intervjuo aperis en la 2-a numero de „La Ondo de Esperanto” en la 1999-a jaro...