• Trarigardo de la E-Gazetaro
  • 26.01.2010
  • Denove post kelka tempo ni revenas al la komuna enrigarda foliumado de la venintaj E-periodaĵoj, eĉ tiuj,  kiuj stokiĝis jam antaŭ kelkaj semajnoj. Januaro plene pravigas retrorigardojn kaj per la retrorigardo al la retrorigarda, ĉar dediĉita al E-o en Pollando “le monde de l’ ESPERANTO” ni komencas nian rendevuon kun la E-gazetoj. Verdire mi eĉ  deziris intervjui pri tiu numero la redaktorinon, Claude Nourmont, sed la densa programo de la omaĝa solenaĵo al prof. Humphrey Tonkin en la CO de UEA en Roterdamo komence de januaro, sekve la estrara kunsido lasis neniun momenton libera. Ĉi-foje la numeron, kiu venis kun la dato de la 15-a de decembro 2009 malfermas la vortoj de la nova prezidanto de UFE, Aleks Kadar. Sed tiuj vortoj ne estas retrorigardaj, kontraŭe alrigardaj reliefigante, ke “Prioritatoj por 2009-2010 estas la plifortigo de la ligoj kun niaj membroj, la kunlaboro kun la aliaj E-asocioj kaj la subteno al apogindaj iniciatoj”. La paĝoj dediĉitaj al la aktualaĵoj de Esperanto-France enhavas i.a. la vortojn de la prezidinto, Xavier Dewidehem klariganta la rezignon pri la prezidanteco, sed ja konfirmanta sian pluan laborengaĝiĝon pri la regionaj federacioj kaj interasociaj rilatoj. La ĉeftemo de la 572-a numero de “le monde de l’ ESPERANTO” “Esperanto en Pollando” evidente ligiĝas kun la pasintjara UK en Bjalistoko. Claude Nourmont per nur dek kelkaj frazoj sukcesis mencii ne nur la ĉirkaŭkongresajn aranĝojn, sed ankaŭ aludi al la plej gravaj E-centroj en Pollando,  ne forgesante mencii  pri la polaj amaskomunikaj E-centroj kun nia 50-jariĝinta E-Redakcio ĉefloke. Tuj apude el sub ŝia plumo venas detala raporto pri la kongresa kleriga lundo – dum du el la partoprenintoj dividas siajn kongresimpresojn. Se Cyrille Hurstel priskribas Bjalistokon pere de siaj ne sole prikongresaj spertoj Salomé Hug, la unuafoja kongresanino dividis sian freŝrigardan impreson pri unu el la plej malnovaj manifestiĝoj de nia komuna E-kulturo, kiun konsistigas UK-oj. Evidentiĝas, ke la inaŭgura programo ne estas tiom eksmoda kiel ŝajnas al veteranoj, se ĝian allogecon konfirmis la 18-jarulino. Eble iom surprizas ŝia rezerva rilato al la ekskursa tago, sed kultura programo inkluzive de spektakloj, kiujn ŝi taksis altkvalitaj kongruas kun la opinio de plimulto de la bjalistokaj kongresanoj. Estas plaĉe legi, ke tiu nova membro de la E-komunumo eklerninta la lingvon interrete kaj daŭriginta en la loka klubo de Metz ankaŭ estonte ŝatus reviziti UK-ojn por rerenkontiĝi kun geamikoj, sed al novaj esperantistoj ŝi rekomendas kunpartoprenon kun la jam kongresspertaj geamikoj. Siajn unuajn kongresanojn havis ankaŭ IJK kaj inter ili estis Emmanuel Basquet, kiu senhezite konkludas sian sperton: “En IJK mi do trovis ĉion, kio mankis al mi en la vera mondo: proksimulojn, agnoskon, konekton kun mi mem, dezirindecon, intimajn spertojn, nuligon de multaj timoj. Mian tutan vivon mi pensos pri IJK kiel loko, kie mi fariĝis plenkreska kaj multe pli ekvilibra homo”. Emmanuel Bosquet estas la prezidanto de JEFO, kiu nunjare  - pro foresto en la kuba IJK – rekomendas aŭgustan rendevuan FESTO-n en Francio. Pri kio temas? Tion aliflanke klarigas Anne-Emilie Ravach baze de la spertoj 2009, inter multaj trajtoj elstarigante la amikajn ligojn. Se FESTO celas ĉefe junulojn la pasintjara E-renkontiĝo en Pluezek eĥas en la franca periodaĵo per entuziasma recenzo, same kiel la muzika aranĝo en Kvinpetalo. Sed du francaj kulturaj E-centroj – i.a. tiu en Grezijono - kiel ni legas samloke - frontas gravajn obstaklojn pro malkresko de la staĝopartoprenantoj.  Sed evidente esperantistoj ŝatas vojaĝi kaj ĉi-numere ni trovas interesan vojaĝraporton el Aŭstralio. Al la bjalistoka UK – ekster la ĉeftemo – referencas la franca teksto de la kongresa rezolucio kaj la fotoinformo pri la Premio Deguchi, pasintjare atribuita al Vinilkosmo. Pri ĝi povas fieri ne sole francaj amantoj de nia muzika kulturo, kvnakam ĉefe la francajn, tuŝis la forpaso de la  legendeca voĉo de i.a. parizaj E-elsendoj – Michel Audibert. Fine ni notu la plenan franclingvan paĝon dediĉitan al la postkongresa laboro kaj nova universitata kurso de E-o en la alzaca universitato, gvidata de Edmond Ludwig.

    Simile dulingva kiel la periodaĵo de la francaj esperantistoj estas la germana “Esperanto aktuell”. Antaŭ mi troviĝas ĝia kvara numero veninta jam antaŭ kelka tempo, sed kelkaj el informoj estas plene aktualaj. Nome kiel ni informiĝas Norbert Gütter el la E-klubo de Munkeno kreis lige kun la februara Vintra Olimpiko en la kanada Vankuvero rilatan fakvortliston germanan-esperantan. Alia aktualaĵo  de sur la esperantlingvaj paĝoj rilatas al la Fondaĵo de Familio Fischer,  kiu unuflanke subtenas finance la oficejon de GEA,  aliflanke ebligas al subtenindaj familioj partoprenon en la E-aranĝoj de la asocio. Ĉi-lasta subteno povas celi eĉ ekstergermanajn E-familiojn kondiĉe, ke tiuj ricevas rekomendon de sia nacia E-organizo. Ankaŭ ĉi-foje en “Esperanto-aktuell” ni trovas la informojn rilatajn al E-o en politiko. Esperantlingva raporto rilatas al la lastoktobra EDE-federacia fakkunveno en Strtasburgo,  dum kiu estis i.a. planita petskribo por demokratiigi eŭropajn balotojn. La germanlingva raporto rilatas al la agado de ĝia germana infano “Unu Mondo” kaj unu el ĝiaj estraranoj Moliere Ngangu esperantlingve donas sinprezentan informon.

    Se temas pri la organizaj aferoj ni notu krome la sinprezenton de la nova BELO-prezidanto Bernd Krause, kiu inter siaj celoj mencias plibonigon de la kontaktoj inter la esperantistoj de Bavario, sekve hejmigon aŭ rekte rehejmigon de E-o en la lernejoj de tiu ĉi federacia lando.

    La 4-a “Esperanto aktuell” kelkajn paĝojn disponigas al E-aktivadoj en Aŭstrio. Tiel do i.a. lige kun la nunjara LIBE-kongreso en Vieno aperas ampleksa kaj ne sole organiza artikolo pri “Blinduloj en Esperantio”. Ĝia aŭtoro, Uwe Stecher krome interparolas kun la gastinta en Vieno Peter Weide el Danlando, kiu klarigas siajn ideojn pri la varbĉemizoj kaj E-insignoj por la sentruda disvastigado de E-o. Tre kortuŝe pri sia partopreno en FEI-kongreso en Monte Cassino  raportas Martin Stuppnig.

    Cetere la aŭgusta itala kongreso en Monte Cassino amplekse speguliĝas ankaŭ en la  lasta numero de “L’ esperanto”, la organo de Itala E-Federacio.

    La somerajn grandparte rememorojn enhavas la oktobra “Tempo”, la gazeto de Kroata E-Ligo atinginta min nur meze de decemnbro. Kiel ĉiam temas pri la informriĉa numero,  en kiu oktobre aparte elstaras la anglalingva “Konciza Enciklopedio pri la originala literaturo de Esperanto 1887-2007”. Aperas tiurilata artikolo de ĝia prilaborinto Geoffrey Sutton, la recenzo veninta el sub la plumo de Ivo Borovečki,  kaj artikolo pri kroataj esperantistoj trovintaj sian lokon en ĉi tiu verko. Tre interesa kontribuo historia aperas en la kroata “Tempo” “Pri la fondo de la “Internacia E-Muzeo” de la Aŭstria Nacia Muzeo”. Ĝia aŭtoro, Bernhard Tuider aldone informas pri la nuna stato de la Kolekto por Planlingvoj kaj la E-Muzeo. La oktobra “Tempo” adiaŭas kaj omaĝas. Unu el la plej signifaj perdoj por la kroataj esperantistoj estis la morto de Roger Imbert, kiun per ampleksa rememora omaĝfelietono, en kiu ne mankas varmaj personaj tonoj,  adiaŭas  Zlatko Tišljar. Kiel li skribas konklude, la forpasinto “turnis la E-movadon en Kroatio al uzo de Esperanto en praktiko kaj konkretaj konsekvencoj estis la ekesto de Pupteatra Internacia Festivalo, la plej malnova teatra festivalo de Zagrebo, ekzistanta ankoraŭ nun. Pro ĝi ekestis Internacia Kultura Servo. Baze de ĝi kreskis tre diversaj formoj uzi Esperanton por peri kulturojn, ĉefe la kroatan, kio ebligis ekonomian travivon de profesia agado en Kroatio ĝis nun. Per siaj superaj kursoj li transdonis superajn sciojn al generacio de sesdekaj jaroj, en kiu kreskis pluraj gravaj nomoj por E-movado entute ĉu kiel organizantoj, ĉu kiel kulturagantoj kaj aŭtoroj” – fino de la citaĵo.

    Por la fino de nia nunsemajna trarigardo mi elektas la 2-an pasintjaran numeron de “La Tradukisto” el Islando, kiu numero aperis en novembro. Ĝi enhavas du tradukaĵojn de Baldur Ragnarsson el la klasika islanda prozo kaj poezio. Temas pri la unua kvivnono de unu el la plej famaj prozaj verkoj “Sagao de Volsungoj” kaj poemo “Ĉagreno de Gudrun” el “Edda”-poemoj. Kiel atentigas enkonduke Kristján Eiríksson “la heroa medio de tiu ĉi numero de “La Tradukisto” fakte estas la medio de la pagana mezepoka Eŭropo rekreita en malnovaj islandaj poemoj kaj sagaoj”.