PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
La 91-a Universala Kongreso en Florenco - Ĵaŭdo
03.08.2006
En la ĵaŭda pri kongresa raporto gastoj de Barbara Pietrzak kaj Maciej Jaskot estis ia. dr Detlev Blanke kaj Radojica Petrovic, kiuj raportis pri mardaj aktivadoj. Estrarano Ans Bakker-ten Hagen mallongigis trapason de "La estraro respondas"...
UK en Florenco - Merkredo
02.08.2006
Merkredo estas dum Universalaj Kongresoj ekskursa tago, tamen niaj raportistoj Barbara Pietrzak kaj Maciek Jaskot preparis ankaŭ por hodiaŭ sonraporton. Iliaj gastoj estis ia. Jose Antonio Vergara - regisoro de la kongresa temo, Amri Vandel kaj Frank Selten....
UK en Florenco - Mardo
02.08.2006
Ekde dimanĉo, la 30-an de julio ĉiutage en niaj E-elsendoj vi trovos sonraportojn kaj sonkorespondaĵojn de niaj specialaj senditoj al Florenco, Barbara Pietrzak kaj Maciej Jaskot. Iliaj gastoj estis marde ia. direktoro de la Centra Oficejo Osmo Buller kaj Mikela Lipari kaj prof.Humphrey Tonkin, kiuj rakontis pri trapaso de kleriga lundo....
UK en Florenco - Lundo
31.07.2006
Ekde dimanĉo, la 30-an de julkio ĉiutage en niaj E-elsendoj vi trovos sonraportojn kaj sonkorespondaĵojn de niaj specialaj senditoj al Florenco, Barbara Pietrzak kaj Maciej Jaskot. Iliaj gastoj estis ia. prezidanto de UEA Renato Corsetti kaj prof. Vera Barandovska-Frank...
UK en Florenco - Dimanĉo
31.07.2006
Sonraporto pri la Solena Inaŭguro de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco....
E-Familio de William Rowe, liaj familianoj kaj amikoj el Oomoto p. 2
25.07.2006
La 7-an kaj 14-an de julio 2006 en nia programo aŭdiĝis la sonregistro pri iu eksterordinara renkontiĝo, eblas diri - historia, ĉar surbendigita dum la Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. La ampleksa intervjuo kun tre interesa E-familio longe atendis la emision pro la teknika nivelo de la surbendigo, kion kaŭzis difektita mikrofono. Bonŝance oni sukcesis plibonigi la sonkvaliton kaj jen la antaŭmikrofonaj gastoj de Barbara Pietrzak: s-ro William Rowe, lia filo Karlo kun la edzino, kaj amikoj el Oomoto.
Kun F. Lo Jacomo pri Esperanto: lingvo, kulturo, komunumo
21.07.2006
Antaŭ kelka tempo Barbara Pietrzak en la sonmagazino „Esperanto ekspreso” gastigis francan esperantiston, akademianon Francisco Lo Jacomo. La temo de la interparolo estis Esperanto kiel lingvo familia. Hodiaŭ ŝi proponas denove renkontiĝi kun li, sed la temo oscilos ĉirkaŭ la problemoj de la lingvo, kulturo kaj komunumo. Ni notu tamen, ke ankaŭ tiu interparolo pro la mikrofona difekto devis iom atendi la emisitempon, sed ni certas ke ankaŭ vi trovos ĝin interesa kaj aktuala:
E-Familio de William Rowe, liaj familianoj kaj amikoj el Oomoto p. 1
20.07.2006
La 7-an kaj 14-an de julio 2006 en nia programo aŭdiĝis la sonregistro pri iu eksterordinara renkontiĝo, eblas diri - historia, ĉar surbendigita dum la Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. La ampleksa intervjuo kun tre interesa E-familio longe atendis la emision pro la teknika nivelo de la surbendigo, kion kaŭzis difektita mikrofono. Bonŝance oni sukcesis plibonigi la sonkvaliton kaj jen la antaŭmikrofonaj gastoj de Barbara Pietrzak: s-ro William Rowe, lia filo Karlo kun la edzino, kaj amikoj el Oomoto.
Tadeo Nowak antaŭ nia mikrofono
22.06.2006
Jam antaŭ unu jaro en nia programo aŭdiĝis interparolo kun nia malnova, fidela aŭskultanto, Tadeo Nowak. Dank’ al li nia redakcio povis gasti dum la grava pasintjara evento, la 100-a datreveno de la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo ĉe Maro. La jubilea jaro estis ankaŭ la okazo renkonttiĝi kun li antaŭ nia mikrofono. Nunjare fruprintempe venis la malĝojiga informo pri lia forpaso. Sed la memoro pri li ne malaperas, ne nur ĉe ni, sed ankaŭ ĉe la francaj esperantistoj. La plej proksiman sabaton [la 24-an de junio] aparte omaĝos lian memoron E-geamikoj en Arras.
La gasto de nia studio, Pavol Petrik el Slovakio
22.06.2006
Vendrede, la 16-an de junio ni renkontiĝis kun la gasto de Varsovio kaj kompreneble nia redakcio. La slovaka aŭskultanto Pavol Petrik vizitis nin jam antaŭ kelka tempo, sed ja renkontiĝo kun li estis okazo paroli ne sole pri niaj elsendoj.
Per esperanto mi ricevas informojn - Georg Macioszek
09.06.2006
Per esperanto mi ricevas informojn pri politikaj eventoj, pri plendoj kaj ĝojoj de la poloj – la gasto de nia „Leterkesto” el Germanio, Georg Macioszek
Ĉemikrofone rendevuas red-oj B.Pietrzak kaj A. Pettyn kun la finna aŭskultanto, Jorma Ahomaeki
09.06.2006
Iom maloftas lastatempe plurvoĉaj antaŭmikrofonaj renkontiĝoj en nia redakcio. Sed okaze de la vizito de la finna aŭskultanto, Jorma Ahomaeki estis aliel. Pri la 40-jariĝo de lia unua vizito en la E-Redakcio ja evidente memoris red. Andrzej Pettyn. Por red. Barbara Pietrzak estis bela momento triope rendevui antaux la mikrofono.
"Homoj kaj problemoj" - 02.06.2006
09.06.2006
La gasto de la rubriko „Homoj kaj problemoj” estas unusola irlandano, partopreninta la Internacian junularan Kongreson en Zakopane, Lorcan MacMeanmain. Eblas aŭskulti lian kantkontrinuon al iu el la artvesperoj de tiu ĉi kongreso, sed plej gravas la enhavo de la interparolo, en kiu ni interparolas pri la dulingveco de Irlando, lia profesia tradukista laboro en la irlanda parlamento kaj…. vojo al la Esperantujo.
Pri la stato de la Tombo de d-ro L. Zamenhof kun P. Szpilman
22.05.2006
Post la 1-a de aprilo 2006 komencis veni al la E-Redakcio de Pola Radio demandoj pri la stato de la tombo de d-ro Ludoviko Zamenhof en la Juda Tombejo en Varsovio. Iuj esperantistoj aŭdacis abomenan pseŭdoŝercon pri ĝia eksplodigo. Pro daŭraj demandoj ni decidis per mallonga interparolo kun la direktoro de la varsovia Juda Tombejo en Varsovio, s-ro Przemysław Szpilman doni publike definitivan respondon.
Nia gasto: Paŭlo Moĵajev kaj lia KD "Pluke-Traduke"
19.05.2006
Jam antaŭ kelka tempo, dum la aŭtuna kultura E-aranĝo en Pollando, ARKONES ni renkontiĝis kun interesa ukraina kantanta esperantisto, cetere aŭskultanto de niaj E-elsendoj, Paŭlo Moĵajev. La aranĝo estis por Barbara Pietrzak bona okazo inviti lin antaŭ nian gastmikrofonon interalie por iom paroli pri lia unua kompakta disko „Pluke-Traduke”.
Nia gasto - Clay Magalhães, KKS
12.05.2006
En la centro de la atento de KKS, Clay Magalhães troviĝas la plej proksimaj Universalaj Kongresoj de Esperanto. Tiu en la 2006-a jaro en Florenco, Italio kaj la sekva en Jokohamo, en Japanio en 2007. La preparoj al ambaŭ, la vizitoj en ambaŭ kongresurboj estas la temo de interparolo, por kiu invitis lin red. Barbara Pietrzak.
«
1
2
3
4
5
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij