PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
Arkiva intervjuo kun William Auld
05.11.2006
Vendrede, la 03-an de novembro 2006 nian rubrikon „Homoj kaj Problemoj” dediĉas al la memoro de la forpasinta nunjare elstara esperantista verkisto, William Auld. Kadre de la programo ni prezentas la arkivan interparolon de Barbara Pietrzak, faritan okaze de lia estado dum la Jubilea Kongreso en Varsovio. Ni citas ankaŭ fragmente el la intervjuo, kiun kun William Auld faris Aleksandr Korĵenkov post la proklamo de la elstara E-verkisto „Esperantisto de la Jaro 1998”. Tiu intervjuo aperis en la 2-a numero de „La Ondo de Esperanto” en la 1999-a jaro...
Ranieri CLERICI
05.11.2006
Kadre de nia rubriko „Homoj kaj Problemoj” nia gasto estas konata itala esperantisto Ranieri CLERICI, kiun ni renkontis dum la ĉi-jara ARKONES en Poznano. Tiu renkonto estis la preteksto por paroli pri la interlingvistika lekciaro, kiun li partoprenas ĉe Adam Mickiewicz-Universitato. Ni interparolas krome pri lia kontribuo al la kultura programo de la nunjara Arkones, ia. pri lia diskutinstiga prelego „Lingva egalrajteco, lingvaj rajtoj, lingvaj hom-rajtoj"...
Jorma Ahomaeki - 'per de Esperanto mi enamiĝis al Pollando
01.11.2006
Vendrede, la 27-an de oktobro 2006 kadre de nia rubriko „Homoj kaj Problemoj” ni gastigas nian finnan aŭskultanton, Jorma Ahomaeki, kiu rakontas al ni kiel E-o kondukis lin al la amikiĝo kun Pollando, lerno de la pola lingvo kaj aktiviĝo en la pola-finna societo en Turku...
Pri situacio de partneraj paroj kun J. Wells
15.10.2006
En la ĵusaj tagoj la pola gazetaro notis la 5-jariĝon de la organizaĵo „Kontraŭ la Homofonio”. En enketo publikigita de la ĵaŭda „Życie Warszawy” ĉiu deka respondinto notis, ke la situacio de la seksaj malplimultoj en Pollando pliboniĝis, kvankam pli ol la duono ne rimarkis ŝanĝojn. Temis pri opiniesploro farita de la firmao „Mareco Polska”. En ampleksa intervjuo por la vendreda “Rzeczpospolita” ankaŭ la pola prezidento esprimis sian starpunkton pri la samseksa medio en nia lando. Do temas pri aferoj amplekse diskutataj en nia lando.
Kiel la situacio de partneraj paroj aspektas en Britujo kaj ĝenerale en laokcidenta Eŭropo Barbara Pietrzak interparolas kun sia antaŭmikrofona gasto.
Pri polaj-germanaj rilatoj, pri Pollando kaj pri Esperanto
06.10.2006
Kadre de la nunsemajna rubryko „Homoj kaj problemoj” aŭdiĝis interparolo kun Cyril Brosch, germana esperantisto, kiu pasigis jarduonon en la pola Poznano kadre de la studenta staĝo. En la feria periodo li poste volontulis en la Fondaĵo Pola-Germana Interpaciĝo. La interparolo koncernas lian volontulan laboron, interesiĝon pri Pollando kaj lian esperantistiĝon.
Reference al la kongresa temo kaj ne nur kun prof. Humphrey Tonkin
22.09.2006
La kongresa temo, la duminaŭgura parolado de profesoro Grin eĥas en la interparolo kun profesoro Humphrey Tonkin, kiun ĉi-semajne Barbara Pietrzak proponis al niaj geaŭskultantoj.
Gastparolado de Prof. F. Grin en Florenco
15.09.2006
Dum la Solena Inaŭguro de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto, la 30an de aŭgusto 2006 la gastpreleganto estis prof. Francois Grain. En la kunteksto de la enkonduko al la kongresa temo li koncentriĝis pri la prilaborita de si kaj aperigita pasintjare raporto, en kiu li analizis la lingvopolitikon de la Eŭropa Unio.
Kun Marc Bavant pri terminologio, esperantologio kaj E-elsendoj de PR
02.09.2006
La nunsemajna antaŭmikrofona gasto de Barbara Pietrzak estas Marc Bavant, la organizinto de la Terminologia Forumo dum la Florenca UK. Terminologiaj problemoj, la kontribuo de nia gasto al la Esperantologia Konferenco kaj lia pritakso de la varsoviaj E-elsendoj estas la temoj de tiu ĉi interparolo.
Kun prof. Carlo Minnaja pri la studotago en Florenco
25.08.2006
Jam la unua numero de la kongresa kuriero „Florenca Lilio” unuapaĝe dediĉis la atenton al la okazinta rekte antaŭ la kongreso studotago en la Beletra Akultato de la Florenca Universitato „Vojoj de interlingvistiko: ekde Bruno Migliorini ĝis hodiaŭ”. Tiu ĉi aranĝo organizita de la Akademio de Esperanto, la Akademio della Crusca, la Universitato de Florenco kaj Akademio Internacia de la Sciencoj Sanmarino estis la temo de la interparolo de Barbara Pietrzak kun profesoro Carlo Minnaja.
Medicinistaj fakkunvenoj kaj la lasta kongreso
22.08.2006
En la periodo limanta kun la Universala Kongreso okazas diversaj fakaj kongresoj kaj aranĝoj. Pluraj fakaj kunsidoj okazas dum la Universala Kongreso mem. Pri iu el ili Barbara Pietrzak interparolas kun siaj antaumikrofonaj gastoj-medicinistoj: prezidanto kaj vicprezintato de UMEA, d-ro Imre Ferenczy kaj Katalin Faragó, kaj d-ro Hideki Harada.
Postkongresa leterkesto
17.08.2006
Ni invitas por la eksterordinara voca renkontigo kun niaj auskultantoj....
UK en Florenco - Sabato
17.08.2006
Solena Fermo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto. Antaŭ sian mikrofono Barbara Pietrzak kaj Maciek Jaskot invitis ia. reĝisoron de la kongreso temo - Jose Antonio Vergara kaj prezidanton de UEA Renato Corsetti....
UK en Florenco - Vendredo
17.08.2006
Barbara Pietrzak kaj Maciej Jaskot interparolis vendrede ia. kun Carlo Sarandrea - la redaktoro de la kongresa kuriero "Florenca Lilio". Multan lokon en la raporto okupas ankaŭ interretaj aferoj pri kiuj parolis Bertilo Wenergren...
La antaŭmikrofona florenca renkontiĝo kun Gian Carlo Fighiera
15.08.2006
La vivhistorio de Gian Carlo Fighiera, iu el la eksaj KKS-oj estas strikte ligita kun la E-historio movada kaj persona. La lasta Universala Kongreso estis aparta okazo por tion emfazi. En Florenco ni honoris lin kiel la lanĉinton de la Internaciaj Infanaj Kongresetoj, kiuj ĉi-jare notis sian 50-jariĝon. En la daŭro de tiu ĉi kongreso nia memoro iris ankaŭ al la figuro de lia edzino, Ada Fighiera-Sikorska, kies 10-mortodatreveno pasis la 7-an de aŭgusto. Pri ŝi – aktivulino de la pola kaj la internacia E-movado - memorigis ankaŭ la nomo de iu el la kongresaj salonoj, tiu de la Gazetara Servo. Kompreneble Barbara Pietrzak ne preterlasis la okazon renkontiĝi antaŭ nia mikrofono.
Imitinda kaj bunta solenado de 100-jara jubileo kun Edvige Ackermann el Triesto
15.08.2006
La 91-a Universala Kongreso de Esperanto definitive finiĝis. Sed dum la postkongresaj tagoj multaj esperantistoj restis en Italio vizitante ĝiajn diversajn urbojn. Iuj ne rezignis pri la esperantista akompano kaj dum la postkongresa semajno vizitis Trieston pro motivoj tute apartaj. Nome la Triesta Esperanto Asocio en bunta maniero festas ĉi-jare sian 100-jariĝon, pri kio red. Barbara Pietrzak interparolas kun la prezidantino de la TEA, Edvige Ackermann.
La 91-a Universala Kongreso en Florenco - Ĵaŭdo
03.08.2006
En la ĵaŭda pri kongresa raporto gastoj de Barbara Pietrzak kaj Maciej Jaskot estis ia. dr Detlev Blanke kaj Radojica Petrovic, kiuj raportis pri mardaj aktivadoj. Estrarano Ans Bakker-ten Hagen mallongigis trapason de "La estraro respondas"...
«
1
2
3
4
5
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij