• Nova estrato de ILEI
  • 23.07.2009
  • La 22-an de julio la Komitato de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, faka asocio aliĝinta al UEA, elektis novan 7-membran estraron. Kiel prezidanto de ILEI elektiĝis konata pedagogo Stefan MacGill, kiu respondecos pri eksteraj rilatoj kaj kunordigo. Vicprezidanto Duncan Charters okupiĝos pri universitata agado kaj instru-teknologia evoluo. Małgorzata Komarnicka estas sekretario kaj Julija Batrakova kasisto. La antaŭa prezidanto Radojica Petrović estis taskita pri edukaj projektoj kaj informado, kaj Zsófia Kóródy pri ekzamenoj, Esperanto-centroj kaj instrukapabligo. La fakoj de Julián Hernández estas lerneja kaj landa agadoj.