La ĉefministro Donald Tusk partoprenas lunde la
5-an Koherigan Forumon en Bruselo, dediĉitan al tiu vefto de la unia politiko.
Ĝia celo estas egaligi evoludiferencojn inter la unuopaj uniaj regionoj. La forumo
estas dediĉita al la temo “Investado en Estontecon de Eŭropo: Strategio de la Regiona Evoluo 2020.” Laŭ la pola politikisto la kohera evoluo
estas la unusola maniero certigonta al la Unio lertan funkciadon, aparte en la
kriza periodo. Donald Tusk aldonis, ke por Pollando aparte gravas energetikaj
ligoj inter la nordo kaj la sudo de la Malnova Kontinento.
Li esprimis la esperon, ke parton de tiurilataj agadoj eblos sumigi en la dua
duono de la 2011-a dum la pola prezidanteco en la Eŭropa Unio. Pri graveco de la
energetikaj konektoj ene de la Unio parolis ankaŭ la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Jose Manuel Barroso.