• Festivalo "Familia Eŭropo"
  • 28.01.2011

Derek Walcott, Adonis, Bei Dao, Zadie Smith troviĝas inter verkistoj, kiuj konfirmis sian partoprenon en la Literatura Festivalo de Czesław Miłosz "Familia Eŭropo" okazonta en Krakovo inter la 9-a kaj 15-a de majo. La aranĝo estos kulmina evento de la  lanĉita fare de la pola sejmo Jaro de Miłosz. En ĝia programo estas antaŭviditaj  podiaj diskutoj i.a. pri la rolo de identeco en la mondo de la traplekt­iĝantaj kaj konkurencaj reciproke kulturoj. Oni donos ankaŭ la atenton al la rolo de religio en la mondo, en kiu  la religia sentemo malaperas dum  akriĝas religia fundamentismo kaj ortodoksimo.