• Polaj-germanaj rilatoj
  • 31.01.2011

Preskaŭ tri kvaronoj de poloj, ĉar 73 procentoj de la socio opinias, ke en la rilatoj polaj-germanaj necesas koncentriĝi pri nuntempo. Laŭ 20 procentoj de poloj en niaj kontaktoj plej gravas historio. Tiajn rezultojn alportis la opinisondado efektivigita por la Pola Instituto de Publikaj Aferoj. La rezultoj estis prezentitaj en la varsovia sidejo de  Konrad Adenauer-Fondaĵo. Laŭ ĝia estro Stephan Georg Raabe tiuj donitaĵoj elmontras, ke Pollando kaj Germanio elformas ĉiam pli firman komunumon de interesoj alrigard­antan la estontecon. Samtempe tamen la historio daŭre restas delikata afero en la rilatoj inter ambaŭ landoj.