• La Folle Journee
  • 31.01.2011

11 koncertoj de Sinfonia Varsovia eblos ĝui en Nantes kadre de la februara festivalo La Folle Journee. Ĝia gvidmotivo estas “"Titanuloj. De  Brahms ĝis Strauss". La pola orkestro partoprenas la  festival­eldonojn ekde la komenco,  do jam de 17-jaroj. En ĝia plenumo francaj muzikŝatantoj povos ĝui la muzikon de Liszt, Brahms kaj Wagner. Muzikistojn gvidos  George Tchitchinadze kaj  Michel Corboz. La festivalaj koncertoj daŭrantaj de mateno ĝis vespero samtempe en kelkaj proksime situantaj lokoj okazos dum kelkaj tagoj. Ĉiu el ili daŭras ĉirkaŭ 45 minutojn. Favorprezaj  biletoj favoras amasan partoprenon ne sole de la ŝatantoj de la klasika muziko. Pasintjare la divers­landajn eldonojn de La Folle Journee, kiuj estis dediĉitaj al Frederiko Chopin partoprenis pli ol 400 mil personoj.