• Kariero por junaj violonĉelistoj
  • 28.01.2011

64 violonĉelistoj el 22 landoj de la mondo partoprenos la 8-an Internacian Violonĉelan Konkurson de Henryk Wieniawski. La inaŭgura koncerto okazos la 2-an de februaro en la varsovia Reĝa Kastelo. La evento estas adresita al junaj violonĉelistoj. La limigita laste aĝalteco ĝis 24 vivojaroj premisas pli firme subteni junajn muzikistojn apenaŭ komencantajn sian karieron. Inter ili troviĝas 13 poloj, krome germanoj, aŭstroj, britoj, francoj, ĉinoj, japanoj kaj reprezentantoj de la Norda kaj Suda Koreioj. La konkurs­rezultoj estos prezentitaj la 10-an de februaro dum solena koncerto.