• Ekspozicio en Lodzo
  • 02.10.2009
  • Preskaŭ 60 tolaĵojn de polaj 19-jarcentaj pentristoj eblas admiri en Lodzo. Temas pri verkoj  i.a. de Aleksander Gierymski, Jacek Malczewski, Jan Matejko kaj Leon Wyczółkowski. En la sama ekspozicio eblas rigardi pentraĵojn de la 19-jarcentaj judaj artistoj ligitaj kun Lodzo. Tolaĵprezenton akompanas  serio da prelegoj pri la pola 19-jarcenta arto. En oktobro  ili estas dediĉitaj al la japanaj inspiroj en la pola arto el la limo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj.