Sociscienca Esperanto-Grupo (SEG) direktas al ĉiuj esperantistoj,
por kiuj gravas la stato de la Esperanto-movado alvokon plenigi la sociologian
interretan enketilon. De post la Universala Kongreso en Bjalistoko venis jam pli
ol ducent respondoj. La partoprenantoj ne devas membri en kiu ajn
E-organizo, aliflanke gravas ilia opinio.
La enketilo >Ni pri UEA< troviĝas sur la interreta paĝo de
Interlingvistikaj Studoj en Poznań. Por trovi ĝin sufiĉas nur enmeti la
serĉvortojn: „interlingvistikaj studoj”. La enketado daŭras ĝis la fino de
oktobro.