Dimanĉe
la 4-an de oktobro pasis la 440-a datreveno de la morto de la renesanca pola poeto
Mikołaj Rey, opiniata la patro de la pola literaturo. Ĝuste li kiel unu el unuaj
polaj literaturistoj komencis verki en la pola lingvo. Rey ne nur fervore aktivis
favore al pli vasta uzo de la pola lingvo en
literaturo, sed ankaŭ verkis en la lingvaĵo ĝis hodiaŭ klara kaj viva.