La registrita de la Pola Publika Televido spektaklo
„Sep pordoj de Jerusalemo”, kun aktoroj el la Danc-teatro de Kielce
estis nomumita en la branĉo „arto” al la prestiĝa premio de la televida branĉo
Emmy. Ĝi kunigas la samtitolan
komponaĵon de Krzysztof Penderecki kaj animaĵojn de Krzysztof Bagiński. La
spektaklo estis emisiita de la
Pola Publika Televido aŭtune de la 2008-a jaro okaze de la
75-jariĝo de Penderecki. La
premio Emmy difinata ankaŭ la televida Oskar-premio estas atribuata ekde la 1949-a jaro.