Lech
Kaczyński kaj Traian Basescu subskribis
en Bukureŝto interkompreniĝon pri la strategia partnereco de Pollando kaj
Ruamaujo. Laŭ la pola kaj la rumana prezidentoj ĝi kronas longdaŭran
diplomatian laboron kaj signifas daŭrigon de tradicie bonaj polaj-rumanaj
rilatoj. Pollandon kaj Rumanujon ligas multaj komumaj agadoj por intimigi
kunlaboron de la orienteŭropaj kaj balkanaj landoj kun la Eŭropa Unio kaj NATO.
La vizito de la pola prezidento en Rumanujo estas ankaŭ la okazo omaĝi
historiajn eventojn. Post la militeksplodo en la 1939-a jaro Rumanujo akceptis
la polajn prezidenton kaj registaron, la Ĉefan Stabon kaj la Ĉefkomandanton.
Tra Rumanujo al la okcidenta Eŭropo pasis tiam pli ol 100 mil polaj rifuĝintoj.