• Jubileo de la Medicina Universitato
  • 08.10.2009
   La varsovia Medicina Universitato solenas la jubileon de la 200-jara edukado de kuracistoj en la pola ĉefurbo. La solenaĵojn partoprenas ne sole ĝiaj varsoviaj studentoj kaj laborantoj de la Universitato, sed ankaŭ rektoroj de ĉiuj medicinaj altlernejoj en Pollando. Dum la ĉefaj solenaĵoj vendrede en la varsovia Teatro la Granda solene aliĝos al la studenta rondo junuloj, kiuj ricevis la plej bonajn notojn en la ekzamenoj al medicinaj altlernejoj en tuta lando. La inaŭguran preleon „Leĝaro kaj medicino” prezentos profesoro Andrzej Zoll el la Jagellona Universitato en Krakovo.