• Teatra Festivalo Dialog
  • 09.10.2009
  • 15 spektakloj, reĝisoritaj de eminentaj artistoj el Pollando kaj eksterlando troviĝas en la programo de la nunjara 5-a Internacia Teatra Festivalo Dialog, kiu post la 10-a de oktobro okazos en Vroclavo [la sud-okcidenta Pollando]. La aranĝo malgraŭ sia nelonga historio jam akiris la rekonon de la publiko kaj ĉiuj biletoj estis tuj disvenditaj. Multaj el la nunjaraj teatraĵoj baziĝas sur klasikaj verkoj, i.a. de Wiliam Shakespeare, Fiodor Dostojewski kaj Bertold Brecht. Ĉiuj enscenigoj starigas tamen maltrankviligan diagnozon de la nuntempo. La temo de la nunjara festivaleldono tekstas „Rilate malbonon”.