La pola aviadilprodukta entrepreno en Mielec [la suda Pollando] produktos ĉi-jare 12 kabinojn por la helikopteroj „Black Hawk”. La produktadon de helikopteraj partoj por la usona konzerno Sikorsky Aircraft ĝi komencis en marto nunjare. La helikopteroj finkonstruataj en Usono estas sekve uzataj de la usona armeo i.a. en Afganlando kaj Irako. La krizo evitis la polan establon, ĝi eĉ sukcesis dungi novajn laborantojn. Krom elementoj por la helikopteroj „Black Hawk” la aviadilprodukta entrepreno en Mielec produktas ankaŭ aviadilojn M 28 kaj M 18. Interesiĝo pri ili daŭre kreskas.