Du usonanoj Elinor Ostrom kaj Oliver Wiliamson ricevis
la nunjaran Nobel-premion pri ekonomiko. La Reĝa Sveda
Sciencakademio distingis ilin pro elstaraj meritoj koncerne esplorojn
pri administrado de la
mastrumado. Laŭ la profesoro Stanisław Gomułka, la ĉefa
ekonomikisto de Business Center Club, tiu temaro aparte estas grava en la kriza
periodo, kiam eblas rekte sperti, kiom grava estas por la mastumado ĝenerale la ĝusta kaj
respondeca administrado de diversaj financaj institucioj.