• Daŭras Eŭropaj Labortagoj
  • 13.10.2009
  • Daŭras Eŭropaj Labortagoj. En pli ol 200 eŭropaj urboj okazas laborfoiroj, kiujn akompanas aliaj aranĝoj ligitaj kun la dungomerkato. Ĉi jare apartan atenton oni dediĉas al ĝusta alkonformigo de talentoj al bezonoj de la labormerkato. Laŭ la pola vicministro por la laboro Czesława Ostrowska daŭre tro multaj junuloj elektante la studdirektojn konsideras sole siajn interesiĝojn,  ne pensante pri tio,  kie ili poste trovos laboron. Aktuale en Pollando malfacilaĵojn trovi laboron spertas psikologoj, sociologoj kaj diplomitoj pri administrado kaj merkatiko. En plej komforta situacio estas junuloj diplomitiĝintaj en teknikaj altlernejoj.