La Fondaĵo Kontraŭ Leŭkemio organizas la plej proksiman sabaton „Stafetan
vetkuron favore al la vivo”. Ĝia celo estas kreskigi la nombron de ostomedolaj oferdonantoj
kaj akiri monon por la enkondukaj sanekzamenoj. Ĉiujare en Pollando je leŭkemio
malsaniĝas ĉirkaŭ 10 mil
personoj. En la registro de la Fondaĵo Kontraŭ Leŭkemio
troviĝas aktuale preskaŭ 9 mil
volontulaj oferdonantoj de ostomedolo.