La nacia
identeco kaj ligoj kun aliaj religioj estas nur du el la temoj pri kiuj diskutas
en Pollando israelaj rabenoj kaj membroj de la Pola Konsilantaro de Kristanoj kaj
Judoj. Ili renkontiĝas nunsemajne en Kielce, Lublin kaj en Varsovio. La
merkredaj debatoj havas fermitan karakteron, tamen jam la ĵaŭdaj en la Katolika Lublika
Universitato estos malfermitaj por la publiko. Laŭ pastro profesoro Alfred Wierzbicki, ne temas
pri facilaj interparoloj. Necesa estas trankvilo kaj malfermiteco, ankaŭ la preteco serĉi
amarajn verojn. Tiu dialogo ebligas tamen konstrui bonajn rilatojn baziĝantajn
sur vero kaj kompreno.