• Pola-ukraina kunlaboro
  • 15.10.2009
  • La pola defendministro Bogdan Klich inaŭguras ĵaŭde oficialan viziton en Ukrainujo. En interparoloj, kiujn ukrainanoj petis de kelka tempo estas konsiderataj eblecoj de teknika kunlaboro. La ukraina flanko proponis i.a. kunlaboron kun la polaj aviadaj establoj. La pola kaj ukraina defendministroj diskutos pri la pola-ukraina-litova taĉmento servonta en la pacaj misioj. Merkrede vespere ministro Klich renkontiĝis kun la gastinta en Varsovio israela defendministro Ehud Barak. Ambaŭ politikistoj interparolis pri  la duflanka militara kunlaboro. Estis diskutitaj investaĵoj de la israelaj firmaoj en la pola armilprodukta industrio.