• Tago de la Eŭropaj Kulturoj
  • 19.10.2009
  • La lasta dimanĉo pasis en la eŭropa radiofonio kiel Tago de la Eŭropaj Kulturoj. La publikaj emisiantoj donis apartan atenton al la fenomeno de la lingva riĉo de Eŭropo. La iniciato nomita Radio-Tago estis prepatrita de la Eŭropa Komisiono kaj Eŭropa Unio de Emisiantoj. Laŭ ĝia direktoro „Nacioj vivas pere de siaj lingvoj, kiuj donas al ili identecon. Sed en la tutmondiĝa realo aliaj lingvoj signifas ankaŭ eblecon evolui kaj realigi siajn planojn. Regante fremdajn lingvojn oni havas ŝancon trovi pli bonan laboron kaj dank’ al tio popularigi sian landon ekster ĝiaj limoj. Radio ankaŭ al tio povas servi.”