• Mortodatreveno de pastro Popiełuszko
  • 19.10.2009
  • Lunde pasas la 25-a datreveno de la morto de pastro Jerzy Popiełuszko – animzorganto de la sindikato „Solidareco, ” kruele murita de la komunista sekurecservo la 19-an de oktobro de la 1984-a jaro. Pastro Popiełuszko ekde komenco de la milita stato celebris mesojn favore al la patrujo,  dum kiuj li malferme parolis pri homaj rajtoj, kritikis la kromuzon de la povo fare de la komunistaj aŭtoritatoj kaj defendis ideojn de „Solidareco”. La mesojn partoprenis miloj da personoj. Amo, justeco, vero, heroeco kaj nesubiĝo al perforto kaj malamo estis temo de lia lasta publika homilio en Bydgoszcz,  prezentita en la tago de lia murdo.