• Usona vicprezidento en Pollando
  • 20.10.2009
  • Marde vespere al Varsovio venas la usona vicprezidento Joe Biden, kiu per tiu ĉi vizito inaŭguras la 4-tagan estadon en la centra Eŭropo. Andrew Paul el la usona ambasado en Varsovio informis, ke la vicprezidento renkontiĝos kun la polaj prezidento  Lech Kaczyński kaj ĉefministro Donald Tusk. La interparoloj koncernos usonajn investaĵojn en Pollando kaj ekonomian kunlaboron inter ambaŭ landoj. Oni priparolos  ankaŭ problemojn ligitajn kun vastigo de demokratio en nia regiono kaj ankaŭ kunlaboron koncerne sekurecon kaj kunagadon en NATO.