La estro de la pola
diplomataro Radosław Sikorski estadas vizite en la Proksima Oriento.
Post la lunda renkontiĝo kun la israela prezidento Shimon Peres ambaŭ
politikistoj deklaris la reciprokajn rilatojn
la plej bonaj en la historio. Ambaŭ politikistoj esprimis ankaŭ la volon
de ilia intimigo. Laŭ Shimon Peres
Pollando fariĝas ĉiam pli grava por Israelo partnero same laŭ la politika,
kiel ankaŭ ekonomia vidpunktoj. Oni informis, ke la israela ĉefministro
Benjamin Netanjahu gastos en Pollando en januaro-2010, lige kun la solenaĵoj de liberigo de
Auschwitz-koncentrejo. Antaŭ la
renkontiĝo kun la israelaj aŭtoritatoj ministro Sikorski interparolis en
Ramallah kun la prezidento, kabinetestro kaj ministro por la eksterlandaj
aferoj de la Palestina Aŭtonomio.