• El la E-movado
  • 21.10.2009
  • Lastsabate, la 17-an de oktobro  en la kroata urbo Osijek estis solene inaŭgurita Esperanto-Strato. Akompana kultura programo venigis al Osijek 110 esperantistojn. Okaze de la evento estis eldonita kroatlingva libro, pritraktanta la historion de Esperanto en la urbo, sub la titolo „La kvin petaloj el Osijek”.