• Festivalo de la Televidaj kaj Filmaj Altlernejoj
  • 21.10.2009
  • Marde en Lodzo komenciĝas la 16-a Internacia Festivalo de la Televidaj kaj Filmaj Altlernejoj Mediaschool 2009. Partoprenas ĝin 32 altlernejoj el 22 landoj de la mondo, inkluzive de Britujo, Francujo, Kanado, Israelo kaj Ĉinujo. La ĉefan konkurson por la plej bona studenta filmo partoprenas 72 kinobildoj, du faritaj en la Lodza Filma Altlernejo. La festivalon akompanas prezento de studentaj film-etudoj kaj trarigardo de filmoj, kreitaj en la moska WGIK – la plej malnova filma altlernejo en la mondo.