En Instituto pri la Leĝobserva Ŝtato en
Lublino [la orienta
Pollando] estis lanĉita projekto “Rajtoj de enmigrantoj –
pola-niĝeria inciato”. Windsom Ejebungha la kunaŭtoro de la
projekto klarigis, ke niĝerianoj pro monomanko eĉ frontante problemojn ne
serĉas oficialan helpon timante ekstradicion. Realigante la projekton la Instituto pri la Leĝobserva Ŝtato dungis
juĝistojn, kies tasko estas i.a. senhonorarie helpi al nelegalaj enmigrantoj oficialigon
de ilia estado en Pollando. Tio
konformas al la Programo favore al Evoluo,
lanĉita de la Organizaĵo
de la Unuiĝintaj Nacioj.