La valoro de la programo promocianta
la orientajn regionojn de Pollando ĝis la 2015-a jaro egalas al 25 milionoj da
eŭroj. Ĝia celo estas allogi laŭeble multajn investantojn, same landajn kiel
ankaŭ eksterlandajn. Informante pri tio Ryszard Wiśniewski el la Pola Agentejo por la Informado kaj
Eksterlandaj Investaĵoj memorigis, ke la orienta parto de Pollando povas oferti
malmultekostan laborforton - kompare kun la aliaj regionoj de la lando. Ĝi samtempe disponas pri personaj kun altaj
kvalifikoj lige kun multaj universitataj
urboj situantaj en la orienta parto de Pollando.