• El la E-movado
  • 22.10.2009

 La 16-an de oktobro la franca „Le monde” reaperigis la reklamanoncon pri Esperanto, sponsoritan de konata japana mecenato Etsuo Myoshi. La origina septembra eldono de la anonco, aperinta la 26-an, do en la Tago de Eŭropaj Lingvoj enhavis erarojn, pro kiuj kulpis la gazeto.