• Distingojn por popularigo de Pollando
  • 22.10.2009

Dek kelkaj personoj ricevis diplomojn de la pola ministro por la eksterlandaj aferoj pro elstaraj meritoj en la popularigado de Pollando en la mondo. En la varsovia palaco Belweder enmanigis ilin Radosław Sikorski. La diplomon povas ricevi ĉiu persono aŭ institucio, kiu kontribuas al promociado de Pollando en la mondo en tiaj branĉoj kiel kulturo, politiko, scienco aŭ ekonomio. Inter la laŭretoj de diplomoj atribuataj de 40 jaroj troviĝas i.a. Chris Niedenthal unu el la plej alte taksataj eŭropaj fotoraportistoj, la aŭtoro de fotoj dokumentantaj aŭguston ’80 kaj la militan staton en Pollando, la kunkreinto de la Centro pri la Pola Kulturo kaj Lingvo en Baku, Kamal Abdullajew, korbopilkisto Marcin Gortat, hinda verkisto Akumal Ramachander.