• Pola prezidado en EU
  • 22.10.2009

430 milionojn da zlotoj oni destinos por la preparoj al la pola prezidanteco en la Eŭropa Unio, kiu okazos en la dua duono de la 2011-a jaro. Tiuj rimedoj i.a. estos destinitaj por origanizo de pli ol 100 diversŝtupaj instrukciadoj, sekureco de la uniaj gvidantoj kaj promociado. Inter la urboj, kiuj organizos rendevuojn kaj aranĝojn en tiu periodo troviĝas Varsovio, Gdansko, Sopot, Krakovo, Katowice, Bydgoszcz kaj Toruń. Kadre de la preparoj la registaro organizos ankaŭ lingvokursojn por laborantoj de pli ol 40 oficejoj.