En Zakopane [la suda Pollando] disvolviĝis semajnfine ĉefaj solenaĵoj
omaĝe al 100-jariĝo de TOPR –
Tatry-montara Volontula Sav-helpo. Dum 100 jaroj la volontulan ĵuron prezentis
en ĝi 675 personoj. La pola TOPR estas la kvara laŭ la historio organizaĵo en
la mondo portanta helpon al turistoj en la montaro.