La Nederlanda
ILEI-Sekcio, okazigis lastsabate sian tradician studotagon en la roterdama
sidejo de la CO de
UEA. Nunjare ĝia temo estis „Ludoj por instrui E-kulturon”. La ĉefpreleganto
estis Ana Montesinos de Gomis, hispandevena esperantisto el Britio, kiu prezentis diversajn ludojn kaj lasis al la
partoprenantoj la eblecon mem ludi por testi la materialon. En la posttagmezo okazis telekonferenco kun
la ĝemela ILEI-Sekcio en Kubo. En ĝia daŭro la prezidanto de Kuba E-Asocio kaj IlEI-estrarano,
Julián Hernández Angulo prezentis la instrusituacion de Esperanto en Kubo kaj
varbis por diversaj venontjaraj E-aranĝoj en Kubo.